Samseksemo kaj Biblio....Malbona Aŭ Bona Novaĵo?

*Kopirajto 1994 Universala Kunularo de Metropolitanaj Komunumaj Eklezioj.
Reverkita de Nathan L. Meckley...Dekomence eldonita kiel:
Samseksemo: Kion Diras Biblio kaj Kion ĝi ne Diras ©1984
Tradukado farita de Arnoldo VIKTORO

Ĉu Biblio...Malbona Aŭ Bona Novaĵo?

Lesbaninoj kaj gejviroj alfrontas diskriminacion pro sociaj sintenoj. Bedaŭrinde, tiujn sintenojn ofte instruas la Eklezio. Malgaje, Biblio ofte estas utiligita kiel armilo por "bategi" gejojn kaj lesbaninojn. Estas grave rememori, ke tiaj damaĝaj aferoj ne spegulas Kriston aŭ tian Eklezion, kian Dio volas havi, aŭ eĉ tion, kion ja diras Biblio. Tio estas rezulto de pekemaj kaj neperfektaj homoj, kiuj gvidas tiujn ekleziojn.

Finfine, la propra fido de Kristano ne devas dependi de iu certa eklezio aŭ ekleziestro, male, devas firme lokiĝi en Jesuo Kristo. Aldone al la antaŭjuĝaj instruoj de certaj ekleziestroj, Sankta Skribo kelkafoje estas stumblilo al tiuj, kiuj estas kaj samseksemaj kaj Kristanoj.

Pensema studado de Biblio elmontras, ke Biblio ja entenas Bonan Novaĵon por gejoj kaj lesbaninoj, kaj ke ĝi ne diras tion, kion vi eble supozis ĝin diranta pri samseksemuloj!

Komprenante Biblion laŭ Nova Maniero...

Estas almenaŭ du gravaĵoj por atenti, legante la Biblion.

Unue, vi devas ĉiam konsideri la kuntekston. Por kompreni iun ajn skribaĵon (ĉu leteron, ĉu diradon, ĉu eĉ Biblion) necesas kompreni ties fonon. Pensu pri tio: kiu paroladas, al kiu estas alparolata, kial oni skribis ĝin, kaj kia estis la kulturo.

Kaze de Sankta Skribo, kultura kaj socia kunteksto de dumbiblia tempo estis tre malsama kompare kun nia propra. Ekzemple, kiam diras Biblio, ke Dio ordonas al homaro "pligrandigi kaj plimultigi sin," rememoru interalie, ke tio estis alparolata al Israelo, malgranda nacio endezerta, ĉirkaŭata de multaj malamikoj. Ili devis "plimultigi sin" nur por travivi.

Due, Biblio komenciĝis kiel parola tradicio kaj poste estis skribita en antikvaj lingvoj (precipe en la hebrea por la Malnova Testamento kaj la greka por la Nova) tra multaj jarcentoj. Oni kopiis kaj rekopiis ĝin en la dekomencaj lingvoj, kaj poste tradukis ĝin al aliaj. Kiel iu parolanto aŭ leganto de pli ol unu lingvo komprenemas, tradukado postulas interpretadon kaj propran juĝkapablon. Eĉ la plej bonintencaj tradukistoj kaj kopiistoj kapablas ja home erari.

La Hebreaj Sanktaj Skriboj...

Sodomo, Kreado kaj la Leĝo:

Hebrea Sankta Skribo rakontas ekscitigan historion de epopea gamo kaj inkluzivas multajn libroj kaj skribaĵojn. Estis Biblio, kiun Jesuo konis kaj studis. Por Kristanoj, tio daŭre servas kiel fundaĵo de fidhistorio. Ĝi ankaŭ entenas iujn el la plej popularaj citaĵoj utiligata kontraŭ gejoj kaj lesbaninoj.

Kio estis la peko de Sodomo en Genezo 19:1-28?

Tiu malnovtestamenta eltiraĵo ofte fiutiliĝas kiel "biblia pruvo," ke al Dio malplaĉas samseksemuloj. Laŭ multaj, tiuj urboj estis detruitaj pro tio, ke loĝantoj pekis per "samseksemo." Sugesti, ke Sodomo kaj Gomoro estis detruitaj pro samseksemo estas misinterpreti Sanktan Skribon.

Profeto Jeĥezkel, en same inspirita libro de Biblio, diras, ke al Dio malplaĉis Sodomo pro tre malsamaj kaŭzoj: "Do tio estis la peko de via fratino Sodomo: Ŝi kun la filinoj estis arogemaj, manĝis tro multe, kaj senzorgaj; ili ne helpis al malriĉuloj kaj bezonantaj. Ili estis fieremaj, kaj faris abomenindaĵojn antaŭ mi (laŭvorte, "adoris idolojn"). Do, Mi detruis ilin kiel vi vidis. (Jeĥezkel 16:49-50, laŭ Nova Internacia versio.)

En ĉiuj aliaj aludoj en Biblio (kaj estas kelkaj) la kondamnitaj "sodomaj pekoj" estas tiaj kiel fiero kaj negastamo. La Sodomanoj malobeis al la leĝo de gastamo al nekonatoj, kiu leĝo estis tiel pie sekvata en ilia kulturo. Uzo de la esprimo "konduku tiujn ĉi virojn al ni, por ke ni povu ilin koni" (Genezo 19:5) estas la bazo por la plimulto da misinterpretoj. La hebrea verbo yadha ("koni"), tie uzata, estas 943 fojojn trovebla en la Hebreaj Sanktaj Skriboj kaj nur dek fojojn ĝi signifas amoradon. Sed eĉ se la Sodomanoj ja provis "samseksan" agreson kontraŭ la anĝeloj, la eltiraĵo servus kiel klara kondamno de perforto (certe fortega speco de negastamo). Perforto, ĉu aliseksa, ĉu samseksa, estas peka sub iuj ajn cirkonstancoj.

"Dio kreis Adamon kaj Evon, ne Adamon kaj Stevon," estas konata refreno, aŭdata el tiuj, kiuj rifuzas lesbaninojn kaj gejvirojn. Malsame ol aliaj aludoj, Genezo 1 kaj 2 laŭkrede kondamnas samseksemon, ĉar ĝi ne estas menciata. Tiu ĉi argumento el silento estas malfacile apogebla. Unue, Evo estis kreita ne nur por perseksa reproduktado, sed por kameradeco (Gen. 2:18). Tio certe estas la bazo de plejmultaj amrilatoj, aliseksaj kaj samseksaj. Ankaŭ, la raportoj de Kreado kaj fruaj rakontoj en Genezo estas klarigo--ne preskribo. Supozo, ke tiuj rakontoj estas laŭvortaj gvidiloj, kondukus al strangaj konkludoj. Ekzemple, implicus, ke fratoj kaj fratinoj taŭgas kiel edzoj kaj edzinoj. Kiel alimaniere la gefiloj de Adamo kaj Evo povus plimultiĝi? Uzo de Sankta Skribo tiamaniere levas pli malfacilajn demandojn ol respondas.

Aliaj hebreaj sanktaj skriboj laŭelekte uziĝas por montri Biblion kondamnantan gejan vivmanieron. Du tiaj troviĝas en Levidoj, 18:22 kaj 20:13: "Ne kuŝu kun viro kiel vi kuŝus kun virino." Iu, kiu citas tiujn malpermesojn devus legi la plenajn ĉapitrojn aŭ la tutan libron Levidojn. Levida leĝo postulas nemanĝadon de porko, langusto, salikokoj, ostroj, aŭ apenaû kuirita karno; neniu amorado dum menstrua tempo, neniu interbredado de bovoj; kaj amaso de aliaj leĝoj, inkluzive murdon de ĉiuj, kiuj adultas.

Novtestamentaj Aludoj al Samseksemo...

Leĝo De Amo:

Kio estas la baza mesaĝo de Biblio kaj Evangelio de Jesuo? Kiel Kristanoj, ni kredas, ke Hebreaj Sanktaj Skriboj estas Die inspirita revelacio de Dia interkonsento kun Die elektita popolo kaj taŭga studado de Hebrea historio. Super ĉio, ĝi estas parto de daŭranta rakonto kaj promeso de elaĉeto. Aldone, kiel Kristanoj, nia leĝo estas el Kristo kaj tiu leĝo estas Leĝo de Amo. Ĝia fundoŝtono estas duobla ordono "ami Dion kaj ami vian proksimulon kvazaŭ vin mem."

Nek Jesuo, nek Paŭlo, nek iu el Novtestamentaj Sanktaj Skriboj implicas, ke Kristanoj teniĝu al kultaj aŭ etikaj reguloj de leĝo de Moseo. Paŭlo klare instruis, ke Kristanoj ne plu estas sub Malnova Leĝo (Galatoj 3:23-25); ke tiu Malnova Leĝo plenumiĝas en Kristo (Romanoj 10:4); kaj ties plenumo estas en amo (Romanoj 13:8-10, Galatoj 5:14). Jesuo ja traktis homan seksemon laŭ malferma kaj senminaca maniero. Li unuflanke asertis la bonojn de edziĝo sed ankaŭ deklaris, ke edziĝo ne taŭgas por ĉiuj (Mateo 19:3-12)). Aldone, Biblio ne registras unu vorton de Jesuo diritan, kiu kondamnas samseksemon.

Greke Al Mia Orelo!

En Nova Testamento estas tri Sanktaj Skriboj ofte cititaj por montri "pekecon de samseksemo." Estas multaj anglaj tradukoj de Biblio, kaj ĉiu el ili uzas malsamajn anglajn vortojn, por traduki eltiraĵojn el la antikva greka, do, iuj vortoj dependos de la elektita versio aŭ traduko uzita. Du grekaj vortoj estas uzitaj de Paŭlo en du similaj eletiraĵoj. Ili estas malakos kaj arsenokitai. Tiuj vortoj estas uzitaj en I Korintanoj 6:9 kaj en I Timoteo 1:10. Laŭvorte tradukitaj, malakos signifas "mola" kaj arsenokoitai signifas "masklo-lito."

Nek la unua nek la alia vorto signifas "samseksema" laŭ la greka el la tempo de Paŭlo. Bedaǔrinde, kleruloj pri biblia lingvaĵo malkonsentas pri tio, kion ja signifis tiuj vortoj laŭ la kunteksto de tiuj du eltiraĵoj aŭ por la personoj, por kiuj Paŭlo verkis. Estis multaj grekaj vortoj por samseksa agado aŭ "samseksemuloj," sed Paŭlo ne elektis ilin. Iel tradukistoj estas alkroĉintaj diversajn "samseksemajn" signifojn al tiuj du vortoj.

Rimarku la sekvajn versiojn de fragmento el I Korintanoj 6:9. (I Timoteo 1:10 estas tre simila):

Reĝo Jakobo: nek malĉastuloj, nek idoladorantoj, nek adultantoj, nek virinemaj, nek misuzantoj de si mem kun la homaro,

Nova Internacia: nek sekse malmoraluloj nek idoladorantoj nek adultantoj nek virprostituantoj nek samseksemaj ofendantoj,

Reviziite Norma: nek malmoraluloj, nek idoladorantoj, nek adultantoj, nek sekse perversaj,

Jerusalema Biblio: personoj de malmoralaj vivoj, idoladorantoj, adultantoj, njo-knaboj, sodomistoj,

Nova Angla: neniu malĉastulo aŭ idoladoranto, neniuj, kiuj kulpas pro adultado aŭ samseksa perverso.

Kiu versio estas la plej proksima al la intencita, kiam la dekomencaj vortoj ne signifis "samseksema"? Estas strange, ke iu predikantoj memfide kondamnas gejvirojn kaj lesbaninojn, kiam kleruloj kaj diversaj tradukoj de Biblio eĉ ne interkonsentas pri tio, kion vere signifas certaj vortoj!

Romanoj 1:26-27 estas la tria novtestamenta eltiraĵo ofte cititaj: "Pro tiu kaŭzo Dio fordonis ilin al senhonoraj pasioj. Iliaj virinoj interŝanĝis naturajn rilatojn por nenaturaj, kaj la viroj same forlasis laŭnaturajn rilatojn kun virinoj kaj estis voritaj de pasioj unu por la alia, viroj farantaj senhontajn agojn kun viroj..." (Reviziite Norma versio)

Ĉu tiu eltiraĵo vere kondamnas personojn "laŭnature" aŭ "laŭkonsiste" samseksemajn? Ĝi diras, ke oni ne indulgu seksan agadon ne laŭnaturan por vi. Eksplicite ĝi diras, ke aliseksemuloj ne provu iĝi samseksemuloj. Egale ĝi povas esti komprenata diri, ke gejviroj kaj lesbaninoj devas ne provi iĝi aliseksemuloj.

John McNeill, romkatolika klerulo, diras, ke estas ampleksa atesto, ke bibliaj verkistoj probable pensis pri perverso laŭ nia nomumado, nome, indulgo je samseksema agado per tiuj laŭnature aliseksemaj. Tamen, la verkistoj estus subkomprenintaj, ke ĉiuj homoj estas laŭnature aliseksemaj. Efektive, ilia antikva kompreno de "naturo" en si mem estis alispeca.

Ekzemple, Paŭlo deklaras, ke longaj haroj estas kontraŭnaturaj por viroj (I Kor. 11:14) Paŭlo kredis, ke "naturo" spegulis atendatajn karakteraĵojn aŭ kulturajn normojn, malsame ol moderna kredo je universalaj laŭsciencaj aŭ biologiaj "leĝoj de naturo."

Kiel asertas Norman Pittenger, anglikana teologo: "Por viro aŭ virino, kies seksa deziro kaj pelado estas neeviteble al la sama genro, agado per samseksa fizika esprimo estas efektive maniero glorigi Dion kaj malfermado al la funkciado de Dia amo en homaj aferoj."

"Mi scias kaj estas persvadata en Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura en si mem' sed estas malpura pro iu ajn, kiu pensas ĝin malpura." (Romanoj 14:14) Reviziite Norma versio.

Biblio Estas Bona Novaĵo!

Farante tiujn rimarkojn, ni ne estas provantaj subklasifiki Biblion, aŭ neantaj la aŭtoritaton de ties inspiro aŭ ties gravecon en Kristana vivo. Male, ni asertas, ke Biblio enhavas multon por diri al ni, sed ni devas aŭskulti kaj lerni tion, kion ĝi ja diras, ne tion, kion iu raportas al ni, ke ĝi diras--nome, tiuj, kiuj estis ĝin tradukantaj, kaj tiuj, kiuj estis ĝin interpretantaj.

Homoj estas kapablaj erari kaj konstrui doktrinojn, kiujn Biblio mem ne instruas, sed kiuj estas akceptitaj de aliaj. Ĉu ni ja povas kredi, ke iu Kristo, kiu predikis amon, vivis amon (kun virinoj, fremduloj, pekantoj, kaj forpelitoj), kiu fordonis sian vivon sur kruco por montri Dian amon por ĉiuj homoj--ĉu ni povas kredi, ke iu Kristo de tia amo, kiu rekonas la homan bezonon por amo kaj ties fizika plenumo, postulus, ke legioj da samseksemuloj vivu vivon de fraŭleco, neantaj siajn laŭnaturajn bezonojn por intimeco, aŭ alfronti damnadon? Ne la amanta Kristo trovata en Biblio!

Jesuo mortis por niaj pekoj, ne por nia seksemo. Jesuo liberigas nin al nova vivo de amo en Dio. Nek aliseksema amo nek samseksema amo estas pekema en si mem. Seksaj agoj iĝas pekaj, kiam ni ekspluatas aŭ misuzas alian personon, forlasantaj la manierojn de amo. La interrilato de du virinoj aŭ du viroj povas estis samgrade amema kiel la interrilato inter virino kaj viro. Kristo mortis por la pekoj kaj de samseksemaj kaj de aliseksemaj homoj. Tiel, gejviroj kaj lesbaninoj povas en libero veni al la savanta graco de Jesuo Kristo kaj ankoraŭ reteni sian identecon kaj la aŭtentan esprimon de sia seksemo.



Hejmo Reiri