
Psalmaro 46:1-3
Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, helpo en mizeroj, rapide trovata. Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero kaj la montoj falus en la internon de la maroj. Bruu, bolu Liaj akvoj, tremu la montoj de ilia fiero ondado.
Psalmaro 107:5-6
Ili malsatis kaj soifis, ilia animo en ili senfortiĝis. Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
Psalmaro 121:5-8
La Eternulo estas via gardanto; la Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano. En la tago la suno vin ne frapos, nek la luno en la nokto. La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, Li gardos vian animon. La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, de nun kaj eterne.
Mateo 6:26
Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili?
Mateo 7:7
Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi.
Marko 5:34
Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.
Luko 11:2-4
Kiam vi preĝas, diru:
Patro, estu sanktigita Via nomo. Venu Via regno. Donu al ni tagon post tago nian ĉiutagan panon. Kaj pardonu al ni niajn pekojn, ĉar ni ankaŭ pardonas al ĉiu, kiu ŝuldas al ni. Kaj ne konduku nin en tenton.
Efesanoj 6:18
...per ĉia preĝado kaj petegado en ĉiu tempo preĝante en la Spirito, kaj viglante por tio en ĉia persisteco kaj petego por ĉiuj sanktuloj.
Filipianoj 4:6
Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio.
Filipianoj 4:19
Kaj mia Dio satigos ĉian vian bezonon, laŭ Sia riĉo en gloro en Kristo Jesuo.
Hebreoj 13:6
Tial ni kuraĝas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; kion faras al mi homo?
Jakobo 5:13-15
Ĉu iu el vi suferas? Li preĝu. Ĉu iu estas gaja? Li psalme kantu. Ĉu iu el vi malsanas? Li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro; kaj la preĝo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos paedonita al li.