Por Tiuj Larmoj Mi Mortis
(evangelia kanto de Marsha Stevens)

Tradukado farita de Arnoldo Viktoro

"Kaj Jesuo diris, "Venu al la akvo, staru flanke de mi; mi scias, ke vi soifas, vi ne estos rifuzata. Mi sentis ĉiun larmguton, kiam en mallumo vi ploris. Kaj mi strebis rememorigi vin, ke pro tiuj larmoj mi mortis."

Larmoj estas parto de vivo. Dio estas sekura plorkunulo. Ni ofte trovas Dion per niaj larmoj.

Jesuo Kristo diris, "Ĉu vi estas laca? Elĉerpita? Forbruligita je religio? Venu al mi. Foriru kun mi kaj vi rekaptos vian vivon. Mi montros al vi kiel vere ripozi. Promenu kun mi kaj laboru kun mi--rigardu kiel mi faras. Lernu la senpenajn ritmojn de gracio. Mi ne ŝarĝos vin per io peza aŭ netaŭga. Estu kunulo de mi kaj vi lernos vivi libere kaj leĝere." (Mateo 11:28-30, laŭ traduko "La Mesaĝo" de Eugene Peterson [Juĝin Piterson])

Ni estas invititaj veni al Jesuo en amikeco kun ĉiuj niaj zorgoj. Jesuo estas tute sekura kunulo. Jesuo estas plene nehomofoba. Jesuo Kristo estas mirinda kunulo. Niaj larmoj estas valoregaj al Kristo. Ni neniam estos pririditaj, forpuŝitaj aŭ rifuzitaj.

Venu kaj vidu. Restadu kun li en spiritaj konversacioj. Li ofertas sole spiritan gastamon kaj grandanimon. Lia korbato estas amo. Nenio povas apartigi nin for de lia libera, senkondiĉa amo. Li amas nin, eĉ kiam ni ne kapablas ami lin reciproke. Ni estas al Jesuo Kristo valoregaj. Niaj vivoj estas donacoj al li. Li benas nin per ĉiuj biblia amo kaj beno tiel libere ofertitaj al Ruto kaj Naomi, kaj la amo trovita per la historio de Davido kaj Jonatano. Amo estas la korbato de Dio por ĉiuj. Fido, espero kaj amo. Amo estas la plej bona.

"Por tiuj larmoj mi mortis" estas konata kanto. La virino, kiu verkis tiujn ĉi vortojn, hodiaŭ kantas kaj vojaĝas tute tra la mondo. Ŝi spertis la teneran amon de Dio. Ŝia kanto povas esti nia kanto. Se vi ŝatus aŭdi ŝian fidrakonton, vizitu ŝian retejon ĉe http://www.balmministries.com.

Ke la afableco kaj komforto de Kristo estu via hodiaŭ.

La verkisto de tiu ĉi materio estas "Surprizita de Ĝojo" (surprisedbyjoy@yahoo.com). "Surprised by Joy" estas ordinita kristana pastro de UFMCC, kiu malkovris, ke Dio estas mirigplena akompananto. Estas nia espero kaj preĝo ĉe soulfoodminstry.org, ke ĉiuj vizitantoj spertos la teneran amafablon de Dio kaj ricevos spiritan manĝaĵon por sia vojaĝo.



Hejmo Reiri