La Jesua Preĝo Kun Ikonoj
Mirinda preĝo ĝuata tra la tuta mondo estas konata kiel la amata Jesua Preĝo. Oni ofti ĝin nomis “la Preĝon de la Koro”. Tiu ĉi preĝo estis karigata de homoj trans jarcentoj, kulturoj kaj en multaj diversaj lingvoj. La preĝo estas tre simpla kaj radikas en Sankta Skribo.
Iu, "la celon maltrafanta," preĝis: “Dio, kompatu min mizeran pekanton!” (Luko 18:13). Alia Biblia verkanto diras: “Preĝu senhalte” (1 Tesalonikanoj 5:17). Sermono estis predikata en la frua eklezio, diranta ke “estas neniu alia nomo sub ĉielo … Per kiu ni devas esti savotaj” (Agoj 4:10, 12)
Ni povas pretigi nin por preĝi tiun miraklecan preĝon. Tio povas este nedivenata spirita benaĵo por kelkaj legantoj. La baza ideo de la preĝo estas preĝi daŭre, kun akcentata atento al Dio. La preĝo estas citata tra la tuta tago, dum ni pasas tra niaj ĉiutagaj vivoj kaj devoj. La preĝo estas formulo, kiu estas citata denove kaj denove kaj denove. Dum tempopaso kaj praktikado, multaj trovas iun naturan ritmon je preĝi kun siaj spiroj kaj korbatoj.
Multaj spertis helpa Ortodoksajn ikonojn por siaj preĝoj. Tiuj silentaj bildoj parolas al ni sen vortoj kaj kaŭzas multajn bonojn. Homoj de multaj diversaj tradicioj de fido utiligas ikonojn kiel parton de sia spirita elformiĝo. Unu el la plej famaj Rusaj ikonoj estas konata kiel la ikono de "tenera amafablo”. Mirakleca priikona retpaĝaro kun multaj enretaj ikonoj estas provizata per The Orthodox Page (La Paĝo Ortodoksa, anglalingva). Kreskanta nombro de interretaj uzantoj simple preĝas kun siaj komputilaj ikonoj kaj spertas multan gracon.
Tiu respektoplena ripetado havas kvar bazajn elementojn priskribitajn en la Ortodoksa eklezio:
1. Sindediĉo al la Sankta nomo de Jesuo estas fonto de forto kaj graco.
2. Ni pledas por Dia indulgo kun interna sufero kaj pento.
3. Ofta ripetado estas valora spirita disciplino.
4. La ripetado povas gvidi al interna trankvilo aŭ silento, kiu estas ia formo de senbilda, kontempla preĝo.
La Jesua Preĝo estas “Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio, indulgu min pekanton”
Ni povas rekapti multan ĝojon per citi la nomon de Jesuo Kristo. Simple diri la nomojn de Jesuo Kristo povas estigi grandan ĝojon kaj konfidon al ni ĉiuj en ĉiuj cirkonstancoj de la vivo. Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio. Provu diri tion denove kaj denove kaj denove. Humilaj homoj de fido kaj serĉantoj tra ĉiuj jarcentoj ekamis Jesuon Kriston pere de tiu ĉi preĝo. Se iu inklinas ŝanĝi kelkajn de tiuj vortoj por esti pli inkluziva, provu: “Mastro Jesuo Kristo, ido de Dio!” Ĝi estas mirinda preĝo, kiu povas helpi nin je spirita puriĝo kaj persona transformiĝo. Tio estas nia spirita heredaĵo, por ni kiel Kristanoj rekaptebla. Neniu povas iam ajn forpreni de ni Jesuon Kriston.
Se do la Jesua Preĝo tuŝas vian spiriton, mirinda libro por legi estas “The Way of a Pilgrim” [La vojo de Pilgrimanto], tradukita de Helen Bacovic [Helen Bakoviĉ] (eld. Doubleday Image Books). La Pilgrimanto estas anonima migranto de la deknaŭa jarcento, kiu migras tra panjo Ruslando dum serĉi respondon al la ununura premiga demando: Kiel oni povas senĉese preĝi?. Li dividas sian vagadon kaj profundan ĝojon, kiam lia serĉo elfosas neatenditan trezoron: la “Jesuan Preĝon”. La Pilgrimanto estas “Ĉiu ajn”. Alia helpa libro estas “Thirsty for God” [Soifa je Dio], Konciza historio de Kristana Spiriteco de Bradley P. Holt (eld. Augsburg Press: Minneapolis, 1993).
Ke la Dio de tenera amafablo benu vian preĝan lertigon. Ke vi estu surprizota de ĝojo.
La verkisto de tiu ĉi materio estas "Surprizita de Ĝojo" (surprisedbyjoy@yahoo.com). "Surprised by Joy" estas ordinita kristana pastro de UFMCC, kiu malkovris, ke Dio estas mirigplena akompananto. Estas nia espero kaj preĝo ĉe soulfoodminstry.org, ke ĉiuj vizitantoj spertos la teneran amafablon de Dio kaj ricevos spiritan manĝaĵon por sia vojaĝo.