Jesuo Ploris
Tradukado farita de Arnoldo Viktoro
Jes, Jesuo ploris. Biblio informas al ni, ke li ploris per laŭtaj krioj kaj larmoj preĝante (Hebreoj 5:7). Li ploris por sia kara urbo, Jerusalemo (Mateo 23:37). Unu el liaj plej famaj kaj fortigaj instruoj troviĝas en la famaj Feliĉpromesoj. "Benataj estas tiuj, kiuj funebras, ĉar ili ricevos komforton.
Lia koro doloris kompate al tiuj, kiuj malĝojis kaj ploris. Tenera historio troveblas en Lukio 7:11-15. Jesuo, alvenanta al urbeto nomata Nain, vidis funebran procesion. Estis de ies sola ido. La senigito estis vidvino. Ŝia ido estis ŝia tuta postalasaĵo en la mondo. Kiam Jesuo vidis ŝian malĝojon, "lia koro ligiĝis kun ŝi." Kristo konsolis ŝin. Tiam li iris al la ĉerko kaj tuŝis ĝin. Li diris, "Junulo, mi diras la vi, leviĝu!" Kaj la junulo leviĝis el inter la mortintoj. Jesuo redonis lin al la patrino. Ĉiuj ĝojis. Estis miraklo!
Estas simila historio en la evangelio de Johano pri vivo kaj morto. Kristo havis kelkajn dorlotitajn, intimajn amikojn. Lazaro, Maria kaj Marta estis inter ili. Lazaro ekmalsaniĝis. La fratinoj pervorte informis Jesuon. Venu, ili diris. Ni preskaŭ senespere bezonas vin. Estas urĝe. Kiam Jesuo aŭdis ilian peton, li rimarkinde perceptis. Li diris, Dio estos glorita kaj honorita per ĉio tio.
Kiam Jesuo alvenis kelkajn tagojn poste, estis tro malfrue. Multaj ploris kun la fratinoj. Unu iris por renkonti Jesuon. Aĥ, diris ŝi, se vi estus tie, mia frato ankoraŭ estus viva. Ili konversaciadas laŭ spirita maniero. Jesuo diris al Marta, "Via frato refoje leviĝos." Marta diris, mi komprenas, ke tio okazos dum la releviĝo longe poste.
Jesuo diris, "Mi estas la releviĝo kaj la vivo. Tiuj, kiuj kredas je mi vivos, eĉ se ili mortos; kiu ajn vivas kaj kredas je mi neniam mortos. Ĉu vi kredas tion?" Kaj Marta diris, "Jes Sinjoro." "Mi kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, kiu estis venontas en la mondon."
Marta iris al sia fratino kaj diris al ŝi, ke ŝi iru vidi Jesuon. Maria iris rapide, plorante. Ŝi vidis Jesuon kaj faligis sin je liaj piedoj kaj ŝia malĝojo estis profunda. Kiam Jesuo vidis ŝian malĝojon, kune kun la aliaj, li "estis profunde afektita spirite kaj ĉagrenita." Li petis iradon al la tombo.
Jesuo ploris. Li ploris kun la travivantaj fratinoj kaj aliaj funebrantaj. Li maloĝojis kun ili. Li komprenis la doloron. Kristo estis "intime kun suferado" (Jesaja 53:3).
Tiam li kriegis, "Lazaro, elvenu!" Kaj lia amiko leviĝis el la tombo. Ankoraŭ miraklo!
Tiam ni legas kelkajn paĝojn poste, la Resaniganto mortis. Perfidita. Arestita. Tormentita. Nuda. Morto per krucumo. Kristo estas entombigita. Kiel tio povas esti? La respondo estas profunda.
Tri tagojn poste, Jesuo Kristo leviĝas el inter la mortintoj kaj aperas al siaj amikoj. Morto estas por ĉiam venkita! La malplena tombo liveras al ni esperon el trans al tombo. Jesuo Kristo vivas! Morto neniam plu tuŝos lin. Kaj ni vidos niajn amatojn ankoraŭfoje en Kristo. Ni malĝojas kiun espere. "Tiel, kuraĝigu unu la alian per tiuj vortoj" (I Tesalonikanoj 4:18).
"Kie, Ho morto, estas via venko? Kie, Ho morto estas via piko? Dank' al Dio! Dio donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo." (I Korintanoj 15:56-57). Jesuo Kristo malamis morton. Li venis por detrui morton kaj doni vivon. Li leviĝis el inter la mortintoj! Lia tombo estas malplena.
Vivo. Amo. Espero. Kuraĝo. Komforto. Ĉiuj tiuj estas niaj en Jesuo Kristo.
Ke la amafableco kaj kompato de Jesuo Kristo estu via hodiaŭ kaj ĉiam.
La verkisto de tiu ĉi materio estas "Surprizita de Ĝojo" (surprisedbyjoy@yahoo.com). "Surprised by Joy" estas ordinita kristana pastro de UFMCC, kiu malkovris, ke Dio estas mirigplena akompananto. Estas nia espero kaj preĝo ĉe soulfoodminstry.org, ke ĉiuj vizitantoj spertos la teneran amafablon de Dio kaj ricevos spiritan manĝaĵon por sia vojaĝo.