HIV/AIDOSO: ĈU VERDIKTO DIA?

*Tiu ĉi flugfolio origine estis produktita en la jaro 1985 je kunlaboro de la UFMCC Comission on Faith, Fellowship and Order [UKMKE komisio pri fido, kunulareco kaj ordo, la trad.]. La pastrino Jennie Boyd Bull [Ĝeni Bojd Bul], ĉefestrarino.
*La reviziojn el la jaro 1994 faris pastro A. Stephen Peters [A. Stiven Piters]. ©1994 UFMCC

Ĉu HIV estas puno aŭ verdikto el Dio? La mallonga respondo de multaj homoj de fido estas: “Ne, absolute ne!” Tamen kelkaj homoj respondis tiun demandon per “Jes”. Ja kelkaj membroj de tio, kio konatiĝis kiel radikala religia dekstrularo, laŭdas Dion pro la tragika epidemio, kiu postuladas la vivojn de centmiloj da homoj en ĉiuj partoj de la mondo. Ĉar HIV/aidoso dum la unuaj jaroj de la epidemio estis asociata kun la gejviraro en la Okcidenta Mondo, multaj el la radikalaj religiaj dekstruloj utiligis tiun ĉiean epidemion kiel armilon por antaŭenigi siajn proprajn homofobiajn agendojn.

La ideo, ke HIV/aidoso estas puno el Dio, estas bazata sur tri malĝustaj supozoj:

  • ke samseksa amoro estas peka
  • ke Dio kaŭzas suferon
  • kaj ke Dio punas pekon per malsano

    Tiuj ĉi malĝustaj supozoj rezultas el speciala maniero rigardi je socio, sekseco, kaj kiel Dio efikas en la mondo.

    Homofobio (la nerealisma timo, malamo, kaj repuŝo de lesbaninoj kaj gejaj viroj) estas bazata sur tiuj konvinkoj kaj la mondo, kiun ili respegulas, kaj sur tragika miskompreno de la signifo de Kristo. Estas la respondeco de Kristanoj venki tiun timon kaj miskomprenon, kaj atesti la amon kaj indulgon de Dio.

    Ĉu Samseksema Amoro Estas Peka?

    Ja estas kelkaj eltiraĵoj en la Biblio, pri kiuj oni kutimis diri, ke ili kondamnas samsekseman amoron. Nunmomente okazas multa debato pri tiuj eltiraĵoj. Kelkaj Kristanoj kredas, ke tiuj frazaroj kondamnas ĉiun ajn samsekseman konduton. Sed kreskanta nombro de Bibliaj spertuloj konvinkiĝaj, ke tiuj frazaroj kondamnas nur certajn amorajn agojn, kiuj estas idoladoraj aŭ damaĝigaj.

    Ekzemple, multaj Bibliaj kleruloj kredas, ke la rakonto pri Sodomo kaj Gomoro (Genezo 19) kondamnas perfortan amoron, ne samseksemon. Perforto estas kruela ago kaj neniel ligebla al amemaj samseksaj rilatoj.

    Aliaj eltiraĵoj en la Biblio, kiel ekz. Jeĥezkelo 16:49-50, identigas la pekadon de tiuj urboj kiel senjustecon kaj idoladoron. Simile, kelkaj religiaj aŭtoritatuloj substrekas, ke eltiraĵoj de la Nova Testamento kiel I Al La Korintanoj 6:9 kaj Al La Romanoj 1:24-27 temas pri amora konduto, kiu estas senama kaj ekspluatema (i.a. pederastio aŭ la templa prostituado kutima en tiu erao). Sed eĉ tiel, la Kristana mesaĝo estas pri pardono kaj sanigo.

    Jesuo diris nenion por kondamni samseksemon, sed li diris multajn aferojn pri kredo, espero kaj amo. Certaj eltiraĵoj de la Biblio, pri kiuj estas neniuj debatoj, certigas al ni, ke ĉiu kapablas aliri Dion per fido.

    Johano 3:16 instruas, ke kiu ajn kredanta je Kristo havos eternan vivon. Lesbaninoj kaj gejaj viroj, kiuj kredas je Kristo, estas parto de tiu "kiu ajn" (kiel dirita en Johano). Ne nur, ke la Biblio ne kondamnas amemajn samseksajn rilatojn, sed ĝi enhavas krome multajn positivajn imagojn kaj referojn pri korpa intimeco kaj amoremo. La ekzemplaro inkludas la rakontojn de Rut kaj Naomi, David kaj Jonatan kaj la libron de la Kanto de la Kantoj.

  • Multaj Kristanoj hodiaŭ kredas, ke amoremo, kaj ambaŭseksa kaj samseksa, estas bona donaco el Dio.
  • Gejaj viroj kaj lesbaninoj devas rememori kaj scii en siaj koroj, ke amoro estas bona.
  • Homoj de fido estas alvokataj festi kaj konfirmi la esencan bonecon de amoro.

    Ĉu Dio kaŭzas suferadon?

    Kial suferas homoj? Ĉiuj religioj devas alfronti tiujn demandojn. La mondo plenas je homa sufero kaŭzita de malsato, malsano, malriĉo kaj multoblaj formoj de subpremo kaj maljusto. Se tiuj aferoj okazas, ĉu tio signifas, ke ili estas de Dia volo, kaj ke tiel Dio volas, ke ni suferu?

    Malbono estas aktuala potenco en tiu ĉi mondo, potenco ne farita de Dio (Marko 1:32-34). Kaj HIV/aidoso certe estas detrua malbono ne laŭ la Dia volo. Ĝi ne estas justa meritaĵo por gejaj viroj, hemofiliuloj, beboj naskitaj kun HIV, envejnaj uzantoj de drogoj, aŭ iu alia persono vivanta kun HIV/aidoso. Jesuo neniam punis homojn per malsanoj, Jesuo sanigis. HIV/aidoso estas tragedio. Kaj Dio suferas kun ĉiuj, kiuj estas viktimigitoj de ĝi aŭ perdis amatajn homojn pro ĝi.

    Malbonaj aferoj okazas. Ni suferas multajn fojojn pro kulpoj ne niaj, ĉar la mondo povas esti malprava, maljusta loko. Dio ja ne kreas kaoson aŭ maljuston. Dio faras ordon el kaoso, kaj postulas juston, kie estas maljusto. Dio ne kaŭzas tragedion, sed Dio respondas al sufero per sanigo. Dio sanigas kelkfoje per fizika restarigo, kaj aliafoje per indulgo, sufiĉa por kreski en la mezo de sufero, eĉ alfronte al la morto (I Al La Korintanoj 12:9).

    Ekzemplo de la Dia saniga indulgo estas bone priskribata fare de virino kun amiko, kiu mortis pro la komplikoj de aidoso: Estante infano, li estis fiuzata kaj forlasita de sia patrino. Sed estante plenkreskulo, dum liaj lastaj monatoj lia patrino venis vivi kun li, prizorgi lin dum ĉiuj horoj de la tago. Dum ilia kuna tempo, malnovaj vundoj estis resanigataj, pardoneco estis dividita, kaj la kredo kreskis. Mia amiko ricevis resanigan donacon de familieco kaj amo, kiun li neniam antaŭe estis koninta.

    Eĉ kiam la maljusto de tragedio invadas niajn vivojn, la pasia amo de Dio povas alporti bonon en la formo de sanigo kaj kresko. Ni povas trovi la sanigan tuŝon de Dio en niaj larmoj pro malĝojo kaj niaj krioj pro kolero. Ni povas trovi la sanigan tuŝon de Dio en la vortoj de amo kaj konsolo dividitaj de aliaj. Super ĉio, ni povas trovi la sanigan tuŝon de Dio per jena interna paco, kiu originas en la Diaj ĉeesto kaj promesoj. Ni scias, ke en ĉio agas Dio boncele kun tiuj, kiuj amas Dion (Al La Romanoj 2:28).

    Ĉu Peko Estas Punata per Malsano?

    Ĉu Dio punas gejajn virojn kaj lesbaninojn per HIV/aidoso? Tiaj estas specoj de demandoj, kiuj estas metitaj dum jarcentoj, antaŭ HIV/aidoso estiĝis temo. Ĉiun fojon, kiam iu mistera malsano aŭ katastrofo atakas difinitan komunumon, jen ĉiam estis kelkaj, kiuj proklamas, ke Dio kaŭzis la katastrofon kiel verdikto kontraŭ la koncernataj homoj.

    Se vere HIV/aidoso estas plago sendita de Dio en la lesban kaj gejan komunumon, jen estas kelkaj mispaŝoj en la plano. Jen estas la temo de ĉiuj aliaj homoj, kiuj ne estas lesbaj aŭ gejaj, kaj kiuj estas tamen infektitaj aŭ koncernataj. Kio ekz. estas la klarigo por la ekstermo kaŭzata de HIV/aidoso en centra Afriko, kie la virusa transdono estas precipe aliseksa?

    Klaras, ke nenia pravigo troveblas, en la sugestoj, aŭ ke Dio juĝis malfavore la lesban kaj gejan komunumon, aŭ ke Dio kreis HIV/aidoson kiel punon. Ĉu ĉiuj virinoj kun mama kancero estas viktimoj de la Dia furiozo? Ĉu homoj de Afrika deveno estas punataj per serpoĉela anemio? Ĉu Judoj faris ion por meriti la Tay-Sachs[Taj-Saks]-malsanon?

    Oni scias, ke HIV/aidoso koncernas misproporcie la komunumojn de kolorhaŭtaj homoj en Usono. Ĉu tio signifas, ke Dio proklamis verdikton kontraŭ homoj kolorhaŭtaj? La plej multaj homoj respondus tiujn demandojn per sonora "Ne!" Homoj havis similajn demandojn dum la tempo de Jesuo Kristo. Tiam kiel nun konvinkiĝis multaj, ke sufero estas rekta rezulto de peko. Sed Kristo rifuzis tiun konvinkon.

    Kiam Jesuo promenadis , li vidis viron blindan ekde lia naskiĝo. Liaj disĉiploj demandis: "Rabeno, ĉu estis lia peko aŭ tiu de liaj gepatroj, kiu kaŭzis lin esti blinda?" "Nek, nek", respondis Jesuo, "estis peko nek de tiu viro nek de ties gepatroj. Pli prave tio okazis, por ke la agado de Dio plu montriĝu en li" (Johano 9:1 – 3). Jesuo tiam etendis la manon por sanigi la blindulon. Kristanoj ankaŭ devas reĵeti la ideon, ke HIV/aidoso aŭ iu alia malsano estas puno por peko.

    Homoj de kredo, kiel Jesuo Kristo, devas etendi la manon kun saniga tuŝo. Anstataŭ kompreniĝi kiel venĝo de Dio, sufero estiĝas okazo por demonstri la amon de Dio. Kiam Kristanoj etendas la manon kaj tuŝas tiujn kun HIV/aidoso, ili povas transformi suferon al viva ekzemplo de amo de Dio.

    En Kio Estas la Respondeco de Homoj de Kredo?

    Dum la hodiaŭa kulturo ofte enfokusigas pekon kaj malbonon kiel individuan temon, la Biblio ofte parolas pri peko kiel afero, en kiu homoj estas grupe envolvita.. Simile, malbono okazas en grupoj, en strukturoj, kaj en fortoj preter la individuo.. Do, fidema respondo al HIV/aidoso devas esti grupa respondo, samgrade kiel individua.

    Se ama samseksa amoro ne estas diabla, kaj Dio ne kaŭzas suferon aŭ punas lesbaninojn kaj gejajn virojn per HIV/aidoso, kio do malhelpas homojn, aparte gejajn virojn kaj lesbaninojn, por respondi laŭfide?

    Unu respondo estas homofobio, nerealisma timo, malamo, forpuŝo de lesbaninoj kaj gejaj viroj.

    Homfobio koncernas lesbaninojn kaj gejajn virojn, kiam ili kredas, ke estas io malĝusta en ilia propra amoremo. Ili pridubas la validecon de tio, kio ili estas, kaj cedas sin al memmalamo. La rezulta malalta estimo por si mem kaŭzis al kelkaj rezigni pri praktikoj de pli sekura amorado En la kazo de lesba kaj geja junularo tiu malalta estimo por si mem, lernita de la homofobio de la superrega kulturo, kelkfoje malhelpas ilin akiri praktikon de sekura amorado jam de la komenco de ilia amora vivo.

    Kombine kun la sento esti nevundebla de malsanoj, kio estas kutima inter gejunuloj, oni ne miru, ke la proporcio de la HIV-infektiĝo en la junularo estas inter la plej rapide kreskantaj el ĉiuj homgrupoj. Oni instruas homofobion al junaj homoj ekde juna aĝo per aferoj kiel prigejaj ŝercoj, kaj manko de rolmodeloj positivaj. Alfronti la timon antaŭ la propra amoremo kaj identeco estas la unua paŝo por fini la paralizon, kiu koncernas grandan parton de la lesba kaj geja komunumo.

    Liberiĝo el homofobio estas grava unua paŝo al la prevento kaj elimino de tiu tragika malsano.

    Jesuo diris: "La vero liberigos vin" (Johano 8:32) kaj tamen homoj tro ofte neas la veron aŭ evitas lerni pri HIV/aidoso pro timo. Estas la respondeco de ĉiuj homoj de fido eduki sin kaj ĉiujn, kiuj estas atingeblaj. Multaj homoj timas la riskon ricevi HIV/aidoson, tiu timo estas venkebla per faktoj. Per la faktoj, kiel HIV estas transdonata, homoj de fido povas resti sekse-positivaj, restadante HIV-negativaj.

    Sekve la modelon de Jesuo homoj de fido estas vokataj manĝi kun homoj kun HIV/aidoso, kaj dividi sian hejmon kun ili (Mateo 25 :6), tuŝi homojn kun HIV kaj aidoso kaj doni al ili intimecon (Mateo 8:2-4); kaj sanigi homjn kun HIV kaj aidoso (Luko 17:11-19).

    Fidela intima ĉeesto en la vivoj de homoj kun HIV/aidoso, atestanta al ili pri la saniga tuŝo de Jesuo estas unu el la plej gravaj respondecoj de ĉiuj homoj de fido.

    Ĉu HIV aŭ aidoso estas punoverdikto Dia?

    En la mensoj kaj koroj de multaj homoj de fido la respondo estas klare: "Ne! Absolute ne!" Tiu pandemio estas tragedio. Ĝi tamen donacas al homoj de fido la ŝancon esti fidelaj atestantoj de la amo kaj saniga indulgo de Dio, eĉ konfronte al sufero, morto kaj aflikto.

    REKOMENDOJ POR PLU LEGI:

    Universala Kunularo de Urbocentraj Komunumaj Eklezioj, Samseksemo kaj Biblio

    Boswell, John. Christianity, Social Tolerance, and Homosexuality. Chicago: The University of Chicago Press, 1980.

    Eastman, Rev. Elder Donald. Homosexuality : Not a Sin, Not a Sickness. Los Angeles: Universal Fellowship Press, 1990.

    Fortunato, John E. AIDS: The Spiritual Dilemma. San Francisco: Harper & Row, 1987.

    Kushner, Harold S. When Bad Things Happen to Good People. New York: Avon Books, 1981.

    Russell, Letty M. The church With AIDS. Louisville, KY: Westminster/John Knox Press, 1990.

    Scanzoni, Letha and Mollenkott, Virginia Ramey. Is the Homosexual My Neighbor? Another Christian View. San Francisco: Harper & Row, 1978.

    Por pli da informo:

    Kontaktu vian lokan instancon por aidoso, neregistaran agentejon, Metropolitan-Community-Church-on aŭ:

    Universal Fellowship of Metropolitan Community Churches
    P.O. Box 691728
    West Hollywood, CA 90069 U.S.A.
    Telefono: (310) 360-8640
    FAX: (310) 360-8680
    www.MCCchurch.org



    Hejmo Reiri