Ankaŭ Nia Historio...
Legante la Biblion per 'Novaj Okuloj'

Ĉi tiun broŝuron verkis Pastrino Nancy Wilson, pastorino de la Metropolitana Komunuma Eklezio (MKE) en Los Angeles kaj membro de la Komitato de Presbiteroj, Universala Kunularo de Metropolitanaj Komunumaj Eklezioj (UKMKE).
Kopirajto 1992 de Nancy L. Wilson.

Legante la Biblion per 'Novaj Okuloj'

La plejparto da nuntempaj gejviroj kaj lesbanoj aŭ timas la Biblion aŭ ne konas la enhavon, opininante ke la Biblio nur enhavas malbonan novaĵon por ili. Kvankam estas vere ke oni verkis la Biblion en la kunteksto de patriarkaj kaj aliseksismaj kulturoj, la mesaĝo kaj historio de la senkondiĉa amo de Dio en Kristo povas esti 'la potenco de saviĝo' por gejviroj kaj lesbanoj same kiel por aliseksemuloj.

Aŭdaca, agema legado de la Biblio proponas novan vivmanieron por lesbanoj kaj gejviroj kaj iliaj familioj kaj amikoj. Kreska interkonsento de opinio inter respektataj kleruloj pri la Sanktaj Skribaĵoj, ke la Biblio ne kondamnas tiajn rilatojn. (ref 1). Nuntempaj gejaj kaj lesbanaj Kristanoj koncentras pruvi ke la Biblio ne kondamnas samseksemon. Estas tempo preteriri la defendadon de ĉi tiu vidpunkto. Ne sufiĉas ke la Biblio simple ne kondamnas samseksemon, gejviroj kaj lesbanoj devas kapabli diri, "Jes, estas Ankaŭ Nia Historio!"

Malfermante la Pordojn de Antikvaj 'ŝrankoj':

Liberiga teologio kaj Biblia kritiko de feministoj montris, ke por rajtigi ĉiujn, oni devas legi la Biblion per novaj okuloj kaj el la vidpunkto de subpremitaj homoj. Kiam ni legas la Bibliajn rakontojn pere de niaj nuntempaj spertoj, ili malkaŝiĝas en nova rilateco. Kio okazas se ni simple supozas ke gejviroj kaj lesbanoj ĉiam troviĝis en la Biblio? Iliaj historiaj samtrajtuloj sekvis Moseon kaj Mirjamon dum la Eliro kaj promenis kun Jesuo laŭrande de Galilea Maro! Lesbanoj kaj gejoj estas ĉie kaj ĉiam estis, eĉ kiam ili estis silentaj kaj en la ŝranko pri sia seksprefero.

Estas tempo aŭdace liberigi kelkajn bibliajn gejvirajn, lesbanajn aŭ ambaŭseskemajn rolulojn de antikvaj 'ŝrankoj'. Oni devas rompi jarcentojn da silento en bibliaj komentarioj kaj referencaj libroj per arda esplorado de biblia vero pri seksualeco. Ĉu la Biblio posedas aludojn al aŭ rakontojn pri gejviroj kaj lesbanoj kiuj akordas kun tio kio la historiistoj kaj antroplogoj scias pri seksualeco en la biblia epoko? La respondo estas 'Jes'! Kelkaj rakontoj estas nerefuteblaj. Aliaj estas sendube pri gejviroj kaj lesbanoj. Ankaŭ estas aliaj rakontoj kiuj tendencas sugesti samseksajn rilatojn. Ili ĉiuj povas rajtigi lesbanojn kaj gejvirojn ĝojoplene brakumi la Biblion.

Lesba kaj Geja 'Nacio'

La libro de Agoj estas rakonto pri la frua Eklezio dum ĝi klopodas prediki kaj vivi laŭ 'senbara evangelio'. (Agoj 28:31). Hodiaŭ, estas granda tuttera vekiĝo de gejviraj kaj lesbanaj komunumoj, kiuj ankoraŭ bezonas aliron al 'senbara evangelio'. Du gravegaj rakontoj centriĝas al tia evangelio: Petro kaj Kornelio (Agoj 10) kaj Filipo kaj la Etiopa Eŭnuko (Agoj 8). Ambaŭ havas radikojn en la profetaĵoj de Jesaja 56. Jesaja proklamas estontan tagon kiam ne-Judoj kaj eŭnukoj inkluziviĝos inter la popolo de Dio kaj iliaj oferaĵoj estos 'akceptataj' de Dio. La Greka traduko de la Hebrea vorto por 'akceptata' en Jesaja 56:7 ankaŭ aperas en Agoj 10:35.

Evangelio Senbara kaj Inkluziva

En la rakonto pri Petro kaj la Romia centestro Kornelio (ne-Judo), Petro ricevis riveladon de Dio...." Dio ne priveligias personojn, sed en ĉiu nacio tiu, kiu respektas Lin kaj agas prave, estas akceptebla antaŭ Li". (Agoj 10:34-35). La vorto 'nacio' estas fakte la Greka vorto 'ethnos' de kiu ni derivas la vorton 'etna' La vorto aludas al raso, kulturo aŭ popolo. Tiel Petro lernas ke inter ĉiu raso, kulturo aŭ popolo, tiuj kiuj respektas Dion kaj agas prave, taŭgas por bapto.

Ĉu la gejvira kaj lesbana komunumo estas simple politika premgrupo por samsekema konduto aŭ ĉu ĝi estas 'ethnos'? Certe, estas aliseksemuloj kiuj seksumas samsekseme kaj gejviroj kaj lesbanoj kiuj neniam seksumas. Ĉu gejviroj kaj lesbaninoj estas speco de konduto aŭ speco de homoj por kiuj samsekserotika allogo estas nur unu trajto? Ethnos oni povas difini per komuna historio, vortprovizo, kulturo, institutoj (lernejoj, bibliotekoj, kluboj, preĝejoj, sinagogoj, sociaj organizaĵoj, entreprenoj), herooj, politikestroj, kleruloj, valoroj kaj la kapablo ekkoni unu la alian eĉ kiam kaŝita en la reganta kulturo. Se ĉi tiuj aferoj konsistigas 'ethnos', gejviraj kaj lesbanaj homoj inkluziviĝas en la vorto 'nacio' uzita en Agoj 10. Kia evidentaĵo de gejvira kaj lesbana 'ethnos' troviĝas en la Biblio? Ĉi tio estas kompleksa detektiva rakonto, kiun miloj da jaroj de aliseksema antaŭĵugo en sekulara historio kaj Biblia erudicio, faris pli malfacila.

Dio Benas la 'Malfekundulojn'

Unu loko por komenci estas pri la Biblia koncepto de senmorteco. La Hebreaj sanktaj skriboj ne klare priskribas koncepton de vivo post morto. La ĉefa maniero atingi senmortecon estus per la posteuloj. La plej malbona sorto kiu povus okazi al iu estis esti 'fortranĉita' de la sampopolanoj. Ĉi tio povus okazi per ekzilo pro certaj krimoj, per publika ekzekuto aŭ per morto sen postlasi idojn. Oni interpretas prosperon kaj multajn idojn kiel du indikilojn de la favoro de Dio. (Psalmo 127:3-5; 128:3-6).

Pli Bone ol Gefiloj

En ĉi tiu kunteksto, oni konsideris inan malfekundecon malbeno. La valoro de virino oni ligis al ŝia kapablo naski al ŝia edzo idojn. La Biblio estas plena je rakontoj pri virinoj kiuj urĝe preĝis al Dio 'malfermi la uterojn'. (Psalmo 113:9; Genezo 30:1; 1 Samuel 1:10). Malfekundeco fariĝis metaforo uzita de la profetoj por priskribi la kompatindan kondiĉon de Israelo kiam ili sentis sin forlasitaj aŭ malbenitaj de Dio. Jesaja 54 komenciĝas per korŝira rearanĝo de tiu ĉi metaforo. La profeta mesaĝo de Jesaja tiam nuligas la malbenon de malfekundeco kaj Israelo fariĝas malfekunda virino kun multaj idoj. Post du ĉapitroj, Jesaja uzas la terminon 'seka arbo' (ina bildo de malfekundeco) por eŭnukoj. Ĝi ankaŭ interrilatigis la vorton 'fortranĉitaj' kun eŭnukoj. La termino 'eŭnuko' en Jesaja 56 eble estas genra termino kiun oni uzas por inkluzivi virojn kaj virinojn, kiuj ne havas idojn.

La ĉefa aludo en la leĝo, kiu povas esti la fonto de ekskluzivo de eŭnukoj de la templo estas Readmono 23:1. En Levido 21:17 oni legas ke nur tiuj kiuj estas 'senmakulaj povas sin prezenti antaŭ Dio......'. Ĉi tio ankaŭ ekskluzivas eŭnukojn, kiuj en la antikvaj paganaj religioj estis templaj sacerdotoj kaj eble ekskluzivas infanojn naskitajn per incestaj seksrilatoj. Fine, Jesaja proklamas inkluzivan kontrakton kiu promesas al eŭnukoj kaj malfekundaj virinoj plenan partoprenadon en la benoj de Dio kaj 'nomon pli bonan ol gefilojn......nomon senfinan kiu neniam estos forigita.'

KELKAJ HOMOJ NASKIĜIS KIEL "EŬNUKOJ"

Kiuj estis la eŭnukoj de la Biblia epoko? La vorto "eŭnuko", ŝajnas rilati al viro kastrita (ofte por "sekurigi" lin pro la rojalulinoj). Tamen, ekzistas aludoj al eŭnukoj kiel funkciuloj de la kortego kiuj ne necese estis fizikaj eŭnukoj. Eŭnukoj al kiuj oni aludas en Genezo, Jesaja, Jeremia kaj Daniel, aldone al la Nova Testamento, ne ĉiuj estis kastrituloj. "Eŭnuko" estas pli genera vorto kiu probable inkluzivis malfekundulinojn, gejajn funkciulojn de eksterlandaj kortegoj kaj magiistojn kaj sacerdotojn, aldone al kastrituloj. Kastrituloj ofte estis funkcie, se ne konstitucie, samseksemaj.

La geedzeco ne taŭgas por ĉiuj!

Jesuo parolas pri tri specoj de eŭnukoj: "Ĉar estas eŭnukoj, kiuj estas naskitaj tiaj el la patrina vento; kaj estas eŭnukoj, kiuj estas eŭnukigitaj de homoj; kaj estas eŭnukoj, kiuj eŭnukigis sin pro la regno de la ĉielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu." (Mateo 19:12)

Oni povas premisi ke eŭnukoj "eŭnukigitaj de homoj" estas tiuj kiujn oni kastris. Tiuj kiuj "eŭnukigis sin" estas seksabstinuloj propravole. Kio pri tiuj, tamen, kiuj estas naskitaj eŭnukoj? Jesuo klarigas ke aliseksema geedzeco ne estas la normo por ĉiuj. Ĉi tiu grava komento de Jesuo, kiu agnoskas vivmanierojn krom aliseksema geedzeco, rilatas al gejoj kaj lesbanoj.

Du rakontoj pri nigraj eŭnukoj, ambaŭ funkciuloj de la reĝa kortego, ekzemplas la redemptan agadon de Dio. En Jeremia 38, eŭnuko el Etiopio savas la vivon de Jeremia, needziĝinta profeto. Jeremia, laŭvice, alportas mesaĝon de Dio al la reĝo, kiu priskribas kiamaniere Jerusalemo povas saviĝi.

Alia eŭnuko el Etiopio, en Agoj 8, baptiĝis de la apostolo Filipo. La eŭnuko estas leganta de Jesaja 53 (tre apuda al Jesaja 54 kaj 56!), ekstrakto pri mesia profetaĵo kiu priskribas la sorton de la Suferanta Servisto kiu estus "fortranĉita" de la lando de la vivantoj. La eŭnuko ricevis la mesaĝon ke oni ikluzivos tiujn kiuj estis ""fortranĉitaj". Tial la demando, "Kio malhelpis min baptiĝi?" Filipo, la apostolo respondas, "Nenio!"

Jesuo elektas novan "familion"

Jesuo Kristo, la plenumo de Jesaja 53, estis "fortranĉita" de sia popolo dumaniere: Li ekzekutiĝis kiel Krimulo kaj mortis sen hereduloj. Li estis funkcia, se ne fizika eŭnuko. La morto kaj releviĝo de Jesuo Kristo redeterminis eternan vivon, malasocianta ĝin de la neceso naski infanojn.

Unufoje, kiam alfrontis lin la biologia patrino kaj fratoj, Jesuo indikis siajn disĉiplojn kiel nova familio, dirante: "Ĉar kiu ajn faras la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino." (Marko 3:35)

Jesuo vivis laŭ Alternativa Vivmaniero

Parencecoj de Jesuo en la evangelioj multe malsimilas de la samepoka tielnomata nuklea familio. Jesuo amis Lazaron, Marion kaj Marton. Kio allogis Jesuon al tiu netradicia familia grupo de fraŭla frato, kiu vivis kun du fraŭlinaj fratinoj? Du malfekundulinoj kaj eŭnuko estis la elektita plenkreskula familio de Jesuo. Ĉu ni devas supozi ke ili ĉiuj estis seksabstinaj aliseksemuloj? Eble Mario kaj Marto ne estis fratinoj sed nomis unu la alian "fratino" same kiel la plejmulto da lesbanaj paroj tra la tuto da registrita historio.

La evangelio de Johano aludas ne malpli ol ok fojoj al "tiu kiun Jesuo amis", ankaŭ nomita la "amata disĉiplo". Kleruloj malofte esploras la fakton ke Jesuo evidente havis aparte fortan amikecon kun unu viro. Ĉu aŭ ne Jesuo estis gejo, homofobio silentigis esploradon de ĉi tiu parenceco.

La Biblio, fakte, scias preskaŭ nenion pri la Post-Reformacia idealo de mongamia, dumviva, romantika alisekseksema geedziĝo. La Biblio bildigas geedziĝon rilate al posedaĵo kaj negocoj, poligamio, plivastigita familio, tribaj grupoj, levirata geedziĝo kaj aliaj vivmanieroj. La kontraŭ-geedziĝa inklino en la Nova Testamento kaj seks-negativa emfazo de la fruaj teologoj estas bone konata de historiistoj kaj kleruloj pri homa seksualeco.

La nova Kristana komunumo en Agoj inkluzivis seninfanajn vidvinojn, eksprostituitinojn, sociajn elpelitojn, seksabstinulojn, geedzojn, eŭnukojn, nigrulojn, Judojn kaj ne-Judojn. Tiuj antaŭe ekluzivitaj nun plenumis la promeson en Jesaja 56: "Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj'.

"Samseksaj Parencecoj en la Biblio:

La rakontoj pri du elstaraj samseksaj paroj en la Sanktaj Skribaĵoj provizas al gejoj kaj lesbanoj per Bibliaj modeloj pri devontiga amo en streĉaj cirkonstancoj.

Rut kaj Naomi

La libro de Rut estas romantika romano sed ne pri amafero inter Rut kaj Boaz. Naomi estas fakte la ĉefrolulino kaj Rut estas la "elaĉetinto/heroo." La parenceco de Boaz kun Rut male de esti amafero, temas pri familia devo kaj posedaĵo. Ĉi tiu rakonto enhavas la plej kortuŝan promeson pri parenca fideleco inter du personoj en la Biblio: "Sed Rut diris: Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aŭ ke mi returnu min kaj ĉesu sekvi vin; ĉar kien vi iros, mi ankaŭ iros, kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos; via popolo estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio." (Rut 1:16)

Kvankam uzita en aliseksemaj geedziĝaj ceremonioj dum jaroj, ĉi tiu estas ĵuro inter du virinoj! Kiam iliaj edzoj mortis en batalo, Rut faras ĉi tiun ĵuron al Naomi, ŝia bopatrino. Rut edzigis Boaz, proksiman parencon kaj redonas la lokon de Naomi en ŝia propra familio, ankaŭ naskante infanon por Naomi. Ĉu Rut kaj Naomi estis lesbanoj? Ne estas maniero scii, tamen estas evidente la du virinoj havis dumvivan, ardan, devontan parencecon, solenita en la Sanktaj Skribaĵoj.

Unuiĝitaj en Kontrakto de Amo....David kaj Jonatan

Alia rakonto, tio de David kaj Jonatan, okazas en epoko kiam viraj militistoj/amantoj estis normalaj kaj oni konsideris ilin noblajn. Ĉi tiu tragedia triangulo de ardo, ĵaluzo kaj politika intrigo inter Saul, Jonaton kaj David, kondukas al unu el la plej senperaj esprimoj de samseksama amo en la Biblio. "Mi malĝojas pro vi, mia frato Jonatan; vi estis al mi tre kara; via amo estis al mi pli kara ol la amo de virinoj." (2 Samuel 1:26)

La aŭtoro klare agordas al la klasika vir-beleco de David (1 Samuel 16:12) en ĉi tiu rakonto pri amo kaj lojaleco emfazita per amafero (1 Samuel 18:1-5), sekretaj renkontiĝoj (1 Samuel 20:1-23; 35-42), kisado kaj plorado (1 Samuel 20:41), rifuzado manĝi (1 Samuel 28:32-34) kaj la eksplicita militista/amanta kontrakto kiun David plenumas post la morto de Jonatan (1 Samuel 20:12-17; 42). Oni ne povas legi ĉi tiun rakonton sen percepti ke Jonatan estis la ĉefamanto en la vivo de David. Jarcentoj de homofobia interpretado de la Biblio enŝrankigis ilin tro longe! (ref 2)

SAMSEKSEMO KAJ LA BIBLIO: KELKAJ GRAVAJ DEMANDOJ...

Ĉu jen ĉio, kio troveblas? Kelkaj profetaĵoj pri malfekundeco kaj eŭnukoj kaj nur du samseksaj paroj? Troveblas pli, kaj kleruoj devas esplori la probablojn:

Kiun diferencon?

Kiun diferencon por gejaj viroj kaj lesbanoj kaŭzas tio, ke ili aŭdacas renkonti sin mem en la Biblio? Oni helpiĝas per koni la homojn de la Biblio kiel ili estis, sen ilin ĉiujn nerealece supozi aliseksemulojn. En jenaj aludoj al gejoj kaj lesboj neniel kaŝiĝas kondamno kaj interaludo al homofobiaj interpretoj de la rakonto pri Sodom aŭ de la Levida leĝaro. Tio ĉi invitas lesbanan kaj gejan komunumojn sentime legi la Biblion por apliki ties sanigan kaj fortigan mesaĝon al siaj vivoj.

Referencoj:

1) Konferenco de la National Council of Churches of Christ [Nacia Konsilantaro de Eklezioj de Kristo, la trad.], Usono, pri "Biblical Issues and Homosexuality [Bibliaj temoj kaj Samsekseksemo, la trad.]", Nepublikigitaj skribaĵoj, 1987. Ses fifamaj eltiraĵoj en la Biblio estas uzataj kontraŭ gejaj viroj kaj lesboj - ilin ĉiujn oni devas preni el la kunteksto por kapabli celi ilin kontraŭ tiuj. Profunda, tamen konciza komento pri tiuj eltiraĵoj estas provizata en la flugfolio Samseksemo: Nek peko, nek malsano, fare de pastro Donald Eastman [Donaldo Istmen, la trad.], aludita pli sube.

2) Tiu ĉi sekcio "Same-Sex Relationships [Samseksaj Amrilatoj, la trad.]" ŝuldas al de Tom Horner "Jonathan Loved David. Homosexuality in Biblical Times [Jonatano amis Davidon: Samseksemo dum Bibliaj Tempoj, la trad.]", Philadelphia, Westminster Press, 1978.

3) Tiu ĉi sekcio "Important Questions [Gravaj Demandoj, la trad.]" ŝuldas al de Judy Grahn "Another Mother Tongue [Alia Patrina Lingvo, la trad.]", Boston, Beacon Press 1984.

Pliaj Legaĵoj:

La sekvaj fontoj estas rekomendataj por homoj dezirantaj pli zorge studi la rilatajn temojn:

- Universala Kunularo de Urbocentraj Komunumaj Eklezioj. Samseksemo kaj Biblio. 1994.

- Boyd, Malcolm kaj Nancy L. Wilson (1991). Amazing Grace: Stories of Lesbian & Gay Faith [Miriga Graco: Rakontoj de Lesbana kaj Geja Fido]. Freedom, Crossing Press.

- Eastman, Donald (1990). Homosexuality: Not a Sin, Not a Sickness. Los Angeles, Universal Fellowship of Metropolitan Community Churches.

- McNeill, John J. (1988). The Church and the Homosexual [La Eklezio kaj la Samseksemulo]. Boston, Beacon Press. Origine eldonita 1976.

- Schüssler Fiorenza, Elizabeth (1988). In Memory of Her [Memore de Ŝi]. New York, Crossraods Publishing Company.

- Spong, John Shelby (1991). Rescuing the Bible from Fundamentalism [Savante la Biblion for de Fundamentismo]. San Francisco, Harper San Francisco.



Tiun ĉi flugfolion verkis Pastrino Nancy L. Wilson [Nanci L. Wilsen], pastorino de la Metropolitana Komunuma Eklezio de Los Angeles kaj membro de la Komitato de Presbiteroj de UKMKE.



Hejmo Reiri