Preĝante Niajn Sentojn
Tradukado farita de Arnoldo Viktoro
"Preĝado estas la plej grava privilegio de la animo, estas la plej malfacila laboro, estas la plej pura ĝojo." (Nekonata aŭtoro)
La Psalmoj estas krioj de homoj meze de siaj vivluktado, eraroj, elreviĝoj, subpremoj kaj kordoloroj. Lamentado kaj venĝokrioj troviĝas tra la Psalmoj. Ni rigardas kaj individuajn kaj komunajn alvokojn al Dio por justo, savo, venĝo kaj plendoj. Aktualaj krio al Dio estas tiel simplaj kiel "Helpu!" Tiuj estas la krioj de personoj en malĝojo, malsano, malfeliĉo, perfido, forlaseco, peko, kulposento, kalumnio, falsa akuzo, persekuto kaj subpremo per malamikoj kaj maliculoj. Ni rigardas komunumajn preĝojn dum naciaj katastrofoj, malvenkoj, ekzilado kaj tragedio. Tiuj preĝoj estas plendoj por helpo kaj homoj honeste priskribas sian fizikan kaj emocian suferadon. Preskaŭ ĉiu paĝo de Psalmaro estas trempita en larmoj.
"Vere la Psalmaro voĉigas la suferadon de Dia servantaro en malamika kaj malica mondo." Lamentado estas ofte nomata "la spino" de la Psalmoj. Homoj de ĉiuspeca tradicio de fido malsekigis la paĝojn de tiu preĝlibro tra la eraoj kaj trovis, ke Dio estas Dio. Dio kontraŭas al la fieruloj kaj senkompatuloj kaj estas la fina plenumanto de justeco. Dio estas Sinjoro de humiluloj, bezonantoj, malriĉaj, vidvino, fuĝanto kaj orfo. Dio neniam nin forlasos.
Larmoj estas parto de vivo. Homoj trovadis Dion en siaj larmoj, singultoj, sentoj tro profundaj por vortoj dum tempoj de malesperoj, seniluziiĝo kaj elreviĝo. Biblio estas plena je plorado. Kelkaj ekzemploj estas Hiobo 16:20, Jeremia 9:1 kaj Jesaja 16:9. Eĉ Jesuo ploris. Novtestamenta bibliparto informas nin, ke li ploris per laŭtaj krioj kaj larmoj en Preĝado (Hebreoj 5:7). Li ploris pro sia kara urbo, Jerusalemo (Mateo 23:37). Li instruis "Benataj estas tiuj, kiuj funebras, ĉar ili ricevos komforton." (Mateo 5:4).
Rekaptu Psalmojn kiel preĝilon. Gusto de lamentado troviĝas en Psalmoj 13, 22, 35, 88, 130. Ili estas plendoj kaj alvokoj por helpo pere de senhelpaj kaj dolorantaj homoj. Estas krioj el senesperaj kondiĉoj. Ili interparolas kun Dio kaj helpas al ni respondi al Dio. Ni lernas per tia preĝado. Psalmoj kaj preĝado ne ĉiam estas facilaj. Sed komprenado sekvas uzon.
"Kaj ili kriis al Sinjoro dum sia ĉagreno, kaj Sinjoro liveris ilin el ilia aflikto" (Psalmo 107:6, 13, 19, 29).
Ke ĉiu leganto trovu Dian helpon kaj komforton sur sia spirita preĝvojaĝo. Dio vidas. Dio zorgas. Dio respondas. Dio estas sekura plorkunulo. Dio ne timas niajn profundajn sentojn. Dio amas vin.
La verkisto de tiu ĉi materio estas "Surprizita de Ĝojo" (surprisedbyjoy@yahoo.com). "Surprised by Joy" estas ordinita kristana pastro de UFMCC, kiu malkovris, ke Dio estas mirigplena akompananto. Estas nia espero kaj preĝo ĉe soulfoodminstry.org, ke ĉiuj vizitgantoj spertos la teneran amafablon de Dio kaj ricevos spiritan manĝaĵon por sia vojaĝo.