La okulo de Dio estas je la pasero.
Tradukado farita de Arnoldo Viktoro
"Ĉu oni ne vendas du paserojn por cendo? Tamen neniu el ili falos surteren sene de via ĉiela Patro. Kaj eĉ al haroj de via kapo estas ĉiuj kalkuliatj. Do, ne timu; vi estas pli valroa ol multaj paseroj." (Mateo 10:29-31, Nove Reviziita Norma Versio[NRSV])
Antaŭ kelkaj jaroj mi servis sur mararmea ŝipo. Ni estis multajn mejlojn for de tero en fremda oceano longadistance de hejmo. Unu tagon mi rimarkis kelkajn maristojn ludantajan "kaptu" je iu objekto. Kiam lli vidis min alvenantan ili provis kaŝi tiun ajn, kiu estis ilia ludobjekto. Mi petis vidi kiun ajn "ĝi" estis. Estis pasero. Tiu eta birdo estis fluginta mejlojn for de hejmo. Ĝi estis surŝipigita elĉerpita. Kruelaj ka senpensaj maristoj turmentis la kompatindan estaĵon. Ili estis pretaj ĵeti ĝin en la maron por droni.
Kontraŭvole, la maristoj donis al mi la birdon. Mi portis ĝin al la kuraca instanco, kie bonkora flegisto helpis al mi trovi skatolon, en kiun ni metu la birdon. Ni subtegis ĝin per mola kotono, metis akvon kaj nutraĵon proksimen kaj metis la birdon en trankvilan lokon, por ke ĝi mortu senĝene. Iuj ŝipanoj mokis nian zorgon por la eta kreitaĵo. Sed la flegisto kaj mi komprenis, ke "en Dio, ĉiuj estas sanktaj." Eĉ tiu ĉi eta birdo estis dorlotita de tenera, amanta ĉiela Kreinto. Dia korbato estas amo por ĉiuj kreaĵoj, "grandaj kaj malgrandaj."
La pasero mortis kelkajn horojn poste. La bonkora flegist(in)o timeme alvenis min kun peto. "Ĉu ni povas okazigi memorfeston por la birdo? Sole ni du. Estas tiel malgaje, ke la birdo mortis." Trankvile ni iris al la malantaŭo de la ŝipo. Mi legis la marentombigan memorfeston el la preĝlibro. Ni forsendis la birdrestaĵon en la maron. Kelkaj maristoj ankoraŭ mokis nian kompaton. Sed la flegisto kaj mi komprenis, ke Dio zorgis kaj malĝojis kun ni pro la vivoperdo. Eĉ etaj birdoj signifas ion al amanta Dio.
Dio sciis, kiam tiu eta birdo elĉerpiĝis kaj ne kapablis reveni al la sekureco de sia nesto. Dio sciis, kiam ĝi estis turmentita de la maristoj. Dio provizis afablon, rifuĝon kaj trankvilan lokon, en kiu la etulo spiru sian lastan spiron. Dio vidis, zorgis, kaj provizis por la eta birdo. Unu eta birdo signifis ion al la Tenerulo.
Ni havas la vorton de Jesu por tio. Jesuo ankaŭ diris, "Rigardu la birdojn de la aero; ili nek semas nek rikoltas nek enstapligas, tamen, via kara ĉiela Patro manĝigas ilin. Ĉu vi ne estas multe pli valora ol ili? Kiu el inter vi povas per maltrankviliĝo aldoni unu solan horon al sia vivo?" (Mt. 6:26-27)
Estimata leganto, ni estas multevalora la Dio. Dio zorgos por ni. La okulo de Dio celas al la pasero. La okulo de Dio celas al vi tenere. La Dia korbato estas amo. Vi estas dorlotata, alte taksata, amata preter kompreno tiel, kiel vi nun estas.
Ke via vivo estu benata per la tenera amafablo de Dio.
La verkisto de tiu ĉi materio estas "Surprizita de Ĝojo" (surprisedbyjoy@yahoo.com). "Surprised by Joy" estas ordinita kristana pastro de UFMCC, kiu malkovris, ke Dio estas mirigplena akompananto. Estas nia espero kaj preĝo ĉe soulfoodminstry.org, ke ĉiuj vizitantoj spertos la teneran amafablon de Dio kaj ricevos spiritan manĝaĵon por sia vojaĝo.