Ho, pardonu min, sed kio estas "Gospel” [evangelio]?
Enhavo de tiu ĉi paĝo:
Ho, pardonu min, sed kio estas “evangelio”?
La evangelioj estas “Kristo-dosieroj”. Ili estas zorge verkitaj raportaroj pri la naskiĝo, vivo, pastreco, morto, kaj releviĝo de Jesuo de Nazareth. La vorto “evangelio” simple signifas “bona mesaĝo”. Evangelioj estas karigataj raportaroj pri tio, kion Dio faris per Jesuo Kristo. La plej malverŝajnaj homoj de la socioj, kiuj trapasis nenian formalan instruon per seminario, verkis ilin. Kelkaj akompanis Jesuon dum lia surtera pastreco. Ĉiuj zorge skribis pri tio, kion ili vidis, aŭdis kaj spertis. Ili verkis por ĉiu generacio, simple dividantaj tion, kion ili sciis pri la Jesua historio. La evangelioj estas nomataj “Mateo”, “Marko”, “Luko” kaj “Johano”. Ĉiu montras unikajn perspektivojn kaj personecojn per homoj, kiuj amis Jesuon. Ili situas en la parto de Biblio konata kiel “Nova Testamento”. Kelkaj preferas nomi ilin “Grekaj Skibaĵoj”.
Ĉapitroj kaj versoj tranumerigas ĉiun evangelion. La ĉapitra numero sekvas senpere la nomon de la libro. Tio estas sekvata per dupunkto ( : ) kun la numero de la verso(j). Mateo estas mallongigata per “MT”, Marko per “Mk”, Luko per “Lk” kaj Johano per “Jn”. Ekzemplo estas “MT 9:9-13”. Tio signifas Mateo, ĉapitro 9, versoj 9-13.
La evangelioj de Mateo, Marko, kaj Luko specife mencias la Jesuajn instruojn pri la Regno de Dio pli ol naŭdek fojojn. Tio estas enorme signifika! La evangelio de Johano elmontras ”kredo”n je naŭdeknaŭ lokoj. Tio same ofertas animan nutron por multaj pensadoj. Oni povas ĝui miraklan naŭdek-tagoj-sperton per ĉiutage legi unu ĉapitron de evangelio. Tiuj rakontoj kunportas notindan forton por sanigo. Ili donas esperon kaj stabilon dum malfacilaj tempoj.
Viro, kiun abomenis lia socio, verkas la evangelion de Mateo. Jesuo plenkonscie elserĉis lin per persona invito "sekvi” lin. La Matea historio estas tiom drama, ke du aliaj verkantoj de evangelioj notis ĝin (MT 9:9-13, Mk 2:14-17 kaj Lk 5:27–32)! Mateo estis transformita. Kiam Jesuo vokis lin, li lasis post si ĉion ajn por esti kun tiu rimarkinda viro. Jesuo metis lin en spriritan kaj fizikan komunecon. Ne plu iu el socio ĵetita, li fariĝis parto de la interna cirklo konata kiel “la dekdu disĉiploj”.
Disĉiplo estis dediĉa sekvanto kaj fervora studanto. Ni legas pri disĉiploj, kiuj sekvis la instrojn de Johano la Baptisto, kaj religiaj ortodoksaj Judaj grupoj nomataj “Fariseoj”. Ĉiu monda religio havas disĉiplojn. Ili eble uzas maslsamajn nomojn, sed la koncepto de spirita lerntempo estas universala. Disĉiploj estas pli ol nur hazardumantaj studentoj. Disĉiploj penegas sami al siaj majstroj kaj ekzercigantoj. Ili strebas vivi kaj iri laŭ bone priparolita maniero. Disĉiploj generiĝas, ne naskiĝas. Necesas por ili spirita elformiĝo kaj pastora zorgo.
Jesuo ankaŭ havis disĉiplojn. Ili sidis ĉe liaj piedoj, sekvis lin laŭ pastreco, pene provis vivi laŭ liaj instruoj. Ili travivis aventuron kun Dio! Jesuo trejnis ilin kun zorgo renversi la mondon. Li trejnis ilin esti politike nekorektaj, spiritaj revoluciuloj. Multaj konservativaj religiaj aŭtoritatoj perceptis Jesuon kaj liajn disĉiplojn esti teologiaj kaosigantoj!
Mateo donis al ni enmondan vision de Kristo kiel misia Saviganto. Jesuo konstante predikas kaj instruas la Regnon de Dio. Li frekvente vojaĝas de urbo al vilaĝo. Homoj petegas lin prokrasti kaj establi residejon, sed Jesuo devas disproklami la Regnon de Dio kaj Bonan Mesaĝon.
Mateo verkas kiel iu ne plu estante elĵetito. Multaj mirakloj kaj instruoj jen estas notitaj. La plej fama estas la amata “Sermono sur la Monto” (Mateo, ĉapitroj 5-7). Tiu sermono kontinuas provoki kaj ŝanĝi mondan historion eĉ hodiaŭ. Kaj Ghandi kaj la pastro Dro Martin Luther King Jr. bazigis per tiaj inspiraj vortoj siajn neperfortajn movadojn por justeco.
Mateo skribas kiel Juda viro en la Israelo de la unua jarcento, kiu interpretas Jesuon per la Hebreaj (Malnova-Testamentaj) skriboj. Li pedante notas la vivon de Kristo ekde la naskiĝo ĝis la releviĝo. Kelkaj ekzemploj estas:
La naskiĝo de Jesuo – Mateo 1:18-2:15
La baptiĝo de Jesuo – Mateo 3
La tentigo de Jesuo – Mateo 4:1-11
Jesuo kunvokanta la unuajn disĉiplojn - Mateo 4:18-22
La transfiguriĝo de Jesuo – Mateo 17:1-3
La lasta festeno de Jesuo – Mateo 26:17-35
La Getsemane-Preĝo – Mateo 26:36-46
La punproceso kaj la alkrucigo – Mateo 26:47-27:66
La releviĝo – Mateo 28:1-10
La granda komisio – Mateo 28:16-20
La Granda Komisio estas unu el la plej famaj eldiroj en Mateo. Jesuo komisias surprizatajn disĉiplojn post sia releviĝo per misio efika ankoraŭ ĝis hodiaŭ. "Ĉiu aŭtoritato en ĉielo kaj sur tero estas donita al mi. Pro tio ekiru kaj trovu disĉiplojn de ĉiuj nacioj, baptu ilin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, kaj instruu al ili obei al ĉio, kion mi ordonis al vi. Kaj tenu en memoron, mi estas kun vi ĉiam ĝis al la fino de la tempo."
Mateo plenas je studmaterialo por disĉiploj, kiu transformas vivojn. Estas rakonto de espero por ekstersociuloj kaj repuŝitaj homoj. Dum la mondo sin ŝanĝis, la misio de la eklezio tion ne faris. Mateo estas dediĉita helpi kaj al religiaj kaj al nereligiaj homoj por fariĝi dediĉaj sekvantoj de Jesuo Kristo.
La evangelio de Marko estas energiplena raportaro de la Jesua historio. Ĝi estas la plej mallonga evangelio kaj zorge verkita por serĉantoj sen Juda fono aŭ spirita spertiĝo. Jesuo estas viro kun misio. Li vojaĝas de loko al loko. Li tuŝas kaj sanigas homojn, iras sur la akvo kaj realigas spektaklajn miraklojn. Simplaj eksplikoj estas donataj al la leganto por pli bone kompreni la Judajn prakutimojn.
La evangelio estas verkita por ni! Ni legas pri Jesuo restariganta la mortintojn, donanta vidpovon al la blinduloj, misformitaj membroj estas refortigataj, la lamuloj iras, la blinduloj vidas, demonoj estas elĵetataj kaj multojn pli. Jesuo estas fortega! Jesuo havas forton kaj helpas al ni je ĉiuj temoj de resanigo de la vivo. Li venis por helpi nin. Nia tuta tasko estas peti.
Marko ofertas "oran gvidfadenon de disĉipleco" (Marko 12:12; 14:1-2; 15:10). La ĉiela neceso de la kruco estas gravigata (Marko 8:31; 9:31; 10:33). La vortoj "instruisto", "instrui", kaj "rabeno" estas aplikataj al Jesuo 39 fojojn. Multaj disputas kun Jesuo. Li estas montrata en sia homeco (vd. Marko 3:5; 6:6, 31, 34; 7:34; 8:12, 33; 10:14; 11:12) kaj dieco (Marko 1:1, 11; 3:11; 5:7; 9:7; 12:1-11; 13:32; 15:39).
La evangelio tuj komencas per "La komenco de la evangelio pri Jesuo Kristo, la Filo de Dio". Homoj surpiziĝis (Marko 1:22; 2:15; 5:20, 42; 6:2, 51; 7:37; 10:26; 11:18) pro tiu mirinda Jesuo de Nazareth. Jesuo estas tre bona mesaĝo en "mondo malsata por mesaĝoj". La evangelio povus esti mirinda unua lega sperto por ĉiu.
Luko estas ŝatata fizikisto kaj historiisto, kiu zorgoplene esploris la Jesuan Historion. Li estas ankaŭ supozata verkinto de la aventura historio de la frua eklezio (konata kiel la Libro de la Agoj). Luko ofertas plenan menuon de anima nutro per esplori tiujn mirindajn historiojn. Multaj legantoj dirus, ke Luko estas la plej bela el la evangelioj. Li estas alte edukita viro verkanta por nejudaj homoj. Luko ankaŭ estas "eksterstaranto". Li estas nejuda persono verkanta por aliaj, kiuj povus ne esti de juda heredo.
Luko verkas "la grandan portreton" de la naskiĝo ĝis la releviĝo de Jesuo Kristo. Jesuo estas prezentata kiel viro profunde inklinata al suferantaj kaj subpremataj homoj. Jesuo estas la Saniganto. Li estas aparte atenta pri homoj malalte taksataj de la socio. Tio inkludas virinojn, infanojn, la malriĉajn, prostituitinojn, malrespektatajn impoŝtokolektantojn, kaj multajn pli. Jesuo ofertis plenan spritan resanigon, forton kaj savigon. Sed lia plej granda inklino celis al elĵetitoj kaj aliaj neamataj homoj . Jesuo etendis la manon al la neamatoj. Tio estis videbla en parabloj (instruaj rakontoj) de Jesuo. Jesuo bonvenigas ĉiun ajn malakceptatan kaj repuŝitan per "religio".
Unu el la plej famaj instruoj de Jesuo ofte estas uzata por juraj servoj. Tiuj vortoj kontinue inspiras kaj provokas ĉiujn legantojn. Jesuo diris: "La Animo de La Sinjoro estas en mi, ĉar li oleumis min por porti bonan mesaĝon al la malriĉaj. Li sendis min por proklami liberigon de la kaptitaj kaj sanigon de la vido al la blindoj, por proklami ellason de la subpremataj en liberon, por proklami la jaron de la Dia indulgo" (Luko 4:18-19). Jesuo Kristo estas por la malriĉaj, la enkarcerigitaj, la subbatitaj kaj la ŝarĝitaj. Jesuo predikis justecon kaj furiozigis la religiajn aŭtoritatojn. Estis ĝuste la religiaj aŭtoritatoj, kiuj konspiris por detrui tiun spriritan revoluciulon. Kristo simple estis politike tro nekorekta kaj danĝera por la 'status quo'.
Luko zorgoplene skribas pri la Sankta Spirito en la vivo de Kristo. La Spirito estis ĉea dum koncipo, bapto, dum pastreco kaj la releviĝo. Tiu sama Sankta Spirito povas nin fortigi.
Ĉiu gospela raportaro estas bela kaj unika. Johano estas konata kiel la "amata disĉiplo" (Jn 13:23; 19:26; 20:21; 21:7, 20; 21:24). Lia nomo signifas "la Sinjoro estas indulga". Li estis unu el la tute unuaj, kiuj sekvis Jesuon, kaj eble estis kuzo. Johano havis pasian temperamenton, kio kaŭzis lian kromnomon "unun el la filoj de tondro".
Oni kredas Johanon esti la aŭtoro de pluraj "epistoloj" (leteroj). Iliaj nomoj estas 1 Johano, 2 Johano kaj 3 Johano (unua, dua kaj tria Johano). Li ankaŭ verkis la plej malfacilan kaj konfuzigan libron en la Biblio konata kiel la Libro de Riveloj. Multaj provas legi la Rivelojn kiel la unua Biblia lega sperto. Soul Food [Soul Fud, anima nutro] rekomendas komenci per la evangelio de Johano antaŭ ol elprovi Rivelojn!
Jen estas kelkaj apartaj eroj nur en Johano. Ni legas per liaj okuloj la mirindon de la plej unua miraklo. Jesuo transformas akvon al vino dum la najbara edziĝfesto. Poste sekvas rakontoj pri realaj homoj kaj la dramo de Nikodemo kaj la Samaritana virino. Johano dividas detale pri la tenera Supra Salona "lasta festeno". Li notas "la alian Sinjoran preĝon" en ĉapitro 17 kune kun la famaj "Mi estas"-eldiroj de Kristo.
Johano skribas kun certa celo (20:31), por ke legantoj eble ekkredu, ke Jesuo estas la de Dio sendata. Vivo estas havebla per kredi en lian nomon. Li elvolvigas, kio estas vivo, estanta homo de kredo kaj maturiĝanta fido. Johano helpas al ni "esti" kun Kristo en senhastaj konversacioj.
Unu el la plej famaj versoj de la Biblio estas Johano 3:16. "Ĉar Dio tiom amis la mondon, ke Dio donis sian solan filon, por ke ĉiu ajn, kiu kredas en li, ne pereos, sed estu posedonta la eternan vivon."
Jesuo prenas nin preter Johanon 3:16! Jesuo investis en la spirita elformiĝo de homoj. La du plej radikalaj vortoj de Kristo estas "sekvu min!" Povas fariĝi profunda sperto legi tiun evangelion sur la fono de tiuj du vortoj. (Johano 1:40, 43; 10:4, 27; 12:26; 13:37; 18:15; 21:19). Transformaj spiritaj konversacioj kaj elformiĝo estas elvolvataj en tiuj 21 ĉapitroj.
La amataj disĉiploj notas la belajn vortojn de Kristo post kiam li leviĝis de la mortintoj. "Pacon kun vi! Kiel la Patro sendis min, tiel mi sendas vin" (Johano 20:21). Johano helpas nin sperti la pacon de Kristo. Ni denun estu porpacaj misiistoj de Kristo en nia mondo. Jesuo instruas, kiel resti en la vivo kaj kun Dio.
Kelkaj el la plej famaj spiritaj konversacioj kun Kristo atendas, por ke ni ĝuu ilin. Tiuj estos pli komplete elvolvataj dum la sekva Biblia studo. Jesuo ankaŭ elspezis grandan stokon de tempo por prepari siajn disĉiplojn por pastreco. Tiuj ankaŭ estos esplorataj dum la vivoj de Andreo, Petro, Filipo, Nataniel, Judaso Iskariota, la alia Judaso kaj Maria.
Alian tre bonan kaj senkostan interretan biblian studon pri la evangelio de Johano vi trovos en la Willow Creek Church [Wiloŭ Krig Ĉurĉ] retpaĝaro sub www.willowcreek.org. Ĝi estas elstara fonto rekomendata per Soul Food.
"Pacon kun vi!"
La verkisto de tiu ĉi materio estas "Surprizita de Ĝojo" (surprisedbyjoy@yahoo.com). "Surprised by Joy" estas ordinita kristana pastro de UFMCC, kiu malkovris, ke Dio estas mirigplena akompananto. Estas nia espero kaj preĝo ĉe soulfoodminstry.org, ke ĉiuj vizitantoj spertos la teneran amafablon de Dio kaj ricevos spiritan manĝaĵon por sia vojaĝo.